Polenadisto & Bodhidharma
Neĝero
Ну как песня, понравилась? Поделись с друзьями!
Текст песни "Polenadisto & Bodhidharma — Neĝero"
Neĝero flugas en aero,
Dancante bele antaû mi.
Forgesis tute mi someron
Kaj eĉ ne volas pensi pri.
De la ĉielo sur la teron
Mallonga estas ĝia fal’
Ĝis unuiganta malapero
En la grandega blanka val’.
Ne estas rekta ĝia vojo,
Ŝanĝata per malvarma vent’.
En mi naskiĝas ega ĝojo
Kaj iu nedirebla sent’.
La flugon finis la neĝero,
Nur er’ de l’vintra soldatar’.
Kovraĵo kreskas sur la tero
Kun blankaj ondoj, kvazaû mar’.