Paŭlo Moĵajev Tridek tri bovinoj [33 коровы] #Esperanto

Исполнитель: Paŭlo Moĵajev Длительность: 02:05 Формат: mp3
Ну как песня, понравилась? Поделись с друзьями!

Текст песни "Paŭlo Moĵajev — Tridek tri bovinoj [33 коровы] #Esperanto"

Meze de urbego ia
Sen eĉ plej malgranda plant'
Loĝis la poet' genia,
Inspirplena vers-rimant'.
Ĉion rimis li kaj fine
Lin lacigis poezi',
Kaj somere en kamparon,
Por plenumi san-riparon
Estis forsendita li.

Refreno:
Tridek tri bovinoj,
Tridek tri bovinoj,
Tridek tri bovinoj -
Nova vers-redakt'!
Tridek tri bovinoj,
Venis vers' al fino
Freŝa, kvazaŭ ĵus melkita lakt'!

Vekiĝadis li tre frue -
Je la kvina sen erar',
Kaj versaĵojn novajn flue
Prezentadis al bovar'.
Fine de somero suna
Ege kreskis la poet' -
Ja severa lakt-dieto
Tre utilas por poeto,
Se li estas nur knabet'!

Refreno.

Еще песни Paŭlo Moĵajev

0:00 0:00

Заголовок проигрывателя Подзаголовок проигрывателя

(режим воспроизведения)